Kvankam pluvegas senĉese ekde 5 tagoj, mi estas en tre bona humoro hodiaŭ, ĉar mia letero pri Esperanto (vidu mian blogon de la 19-a de majo) publikiĝis hodiaŭ en la Brita ĵurnalo Financial Times. Tio estas sufiĉe prestiĝa kaj serioza ĵurnalo. Unu el la redaktoroj telefonis al mi hieraŭ informi min ke ili publikigus la leteron kaj diris ke estis pli amuze ol multaj leteroj kiujn ili ricevas (mi iom fanfaronas - pardonu min!)Jen, ĉi-supre, do, la artikolo. Vi ankaŭ povas legi ĝin rete ĉe la Financial Times. Espereble bona propagando por Esperanto!




















