Tulipoj estas miaj plej ŝatataj floroj. Tial, ĉiu jare mi plantas multajn tulipojn en mia ĝardeno. Hieraŭ mi fotis miajn belajn blankajn tulipojn por montri al vi. (Ankaŭ mia ĝardena gnomstatueto!)
Hodiaŭ la Reĝino Elizabeto la Dua festas ŝian 80-an naskiĝdatrevenon. Kompreneble, la amaskomunikiloj estas plenaj je bildoj, historiaj faktoj, debatoj kaj tiel plu. Elizabeto la Dua estas reĝino de la Uniĝinta Reĝlando kaj la eksterlandaj posedaĵoj de Britio ekde 54 jaroj. Ĉiutage ni vidas ŝian siluton sur niaj moneroj, bankbiletoj kaj poŝtmarkoj. Hodiaŭ, do, okazos diversaj festaĵoj por la reĝino ĉe ŝiaj kasteloj kaj palacoj kaj ĉi-vespere artfajraĵoj ĉe la Palaco ĉe Kew. Laŭdire, la reĝino jam ricevis 20,000 bondezirkartojn kaj 17,000 retmesaĝojn.

Sabaton ni decidis viziti Oksfordon. Mi jam sufiĉe bone konas tiun belan urbon kaj estis plezuro revidi ĝin. La bildo ĉi-sube amuzis min. Kiel vi vidas, la konstraĵo estas tre malnova, sed la butiko kiun ĝi enhavas, tre moderna!

Jen kelkaj aliaj belaj Oksfordaj konstruaĵoj:

Ankaŭ en Oksfordo ni vizitis la botanikan ĝardenon:
En la varmforcejo la lenso de mia fotoaparato komplete vaporkovriĝis. Oni malofte vidas bananojn kreskantajn en Britio!



Kaj jen, finfine, la panoramo el mia hotelĉambra fenestro:

Amiko Lŭisgiĵermo demandis min en komento ĉi-sube pri novaĵo raportita ke multaj lernejoj en mia urbo baldaŭ fermiĝos.
Pasintan semajnon estis ĥaosa en mia domo. Ĉie estis laborantoj kiuj, per marteloj kaj boriloj levigis plankojn kaj faris truojn en la muroj.
Ĉi-matene mi ĉeestis kunsidon ĉe la Kimra Nacia Asembleo en la marborda kvartalo de la urbo. Antaŭ la kunsido mi faris kelkajn fotojn de la kvartalo por montri al vi. 
Kiel regulaj legantoj de mia blogo scias, mi lastatempe esploradas mian familian historion. Antaŭ kelkaj tagoj mi malkovris la ekziston de pra-pra-onklino, pri kiu mi ne ankoraŭ scias. Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...