Pages

10/03/2006

flamenko dancado

Pasintan merkredon mi ĉeestis bonegan spektaklon. La gitaristo Paco Peña kun aliaj mizikistoj kaj dancistoj faris spektaklon laŭ la hispana Flamenko stilo. Paco unue ludis sole kaj poste kun du aliaj gitaristoj. Sekve, alvenis du kantistoj kaj tri flamenkodancistoj kiuj kune prezentis kolorplenan kaj draman spektaklon. Kvankam estis pluva vespero en Kimrio, unufoje en la teatro, oni vere sentis sin en urboplaco sub varma Hispana ĉielo. La lerteco de la muzikistoj kaj dancistoj estis impona. Vere estis ĝuinda vespero.

02/03/2006

blua ĉielo

Lastatempe oni restaŭris kaj purigis la horloĝturon de nia kastelo. Hodiaŭ la suno brilas en blua ĉielo post la hieraŭa neĝo kaj la horloĝturo aspektas bele.

01/03/2006

kimraj regimentoj

Post la oficiala malferma ceremonio de la Kimra Asemblea konstruaĵo ĉi-matene (kiun mi menciis en mia antaŭa blogo - bildojn vi povas vidi ĉe la BBC) la Gardistoj marŝis de la marborda kvartalo al la urbocentro.

Tute hazarde (ĉar mi ne sciis ke okazus) mi troviĝis en la ĉefstrato kiam ili alvenis. Mi kunhavis mian fotilon - mi uzis ĝin foti la neĝon ĉi-matene - do mi faris kelkajn bildojn kiuj eble interesos al vi.

Fakte, la regimento kiu marŝas estis, ĝis meznokto hieraŭ, du regimentoj kiuj tiam kuniĝis. La Reĝaj Kimraj Fusilantoj kaj la Reĝa Kimra Regimento nun nomiĝas la Reĝa Kimra.

La talismano de la antaŭa Kimra Regimento, kaj nun de la Reĝa Kimra, estas kapro, tial vi vidas 3 kaprojn en la fotoj.

















pli da neĝo

Jen bildo de mia ĝardeno ĉi-matene. Mi surpriziĝis kiam mi vekiĝis kaj konstatis ke neĝo estis falinta dum la nokto. Oni ja prognozis neĝon por okcidenta kimrio, sed ni ne atendis ĝin en Kardifo. Tial la vojoj ne estis salintaj kaj la aŭtoj devis malrapide veturi. Mia 45 minuta marŝado al la laborejo estis danĝereta ĉar la trotuaroj estis glitaj, sed la neĝo estis bela. Laŭvoje al la oficejo komencis neĝi denove kaj la dua bildo montras mian vojon kun la falanta neĝo.

Hodiaŭ estas la Tago de Sankta Davido, la patrona sanktulo de Kimrio. Tradicia manĝaĵo por la tago estas kimraj kukutoj plene je sekvinberoj kaj spicoj, supo, poreoj.

Ankaŭ hodiaŭ la Reĝino Elizabeto la Dua venos al Kardifo oficiale malfermi la novan Asemblean konstruaĵon (vidu mian blogon de la 7a de februaro). Mi tamen ne intencas marŝadi tra la neĝo ŝin vidi.

23/02/2006

briteco

Lastatempe en Britio, oni multe diskutis pri 'briteco'. Ĉu ni devus plifortigi nian sperton de briteco. Fakte, David Bisset tre interese blogis pri ĉi tiun diskuton ĉe Kulturo en Skotlando. Oni ankaŭ diskutas pri 'ikonaj simboloj' de briteco: ruĝa Londona aŭtobuso, konataj konstruaĵoj, pudingon, 'britan' tason da teo kun lakto.

Mi mem sentas ian lojalecon al Kimrio, kie mi naskiĝis kaj kreskiĝis. Mi havas ĝeneralan korinklinon pri la kuriozaĵoj de la vivo kaj kulturo en Britio. Tamen tre granda influo sur mi ankaŭ estis kaj estas la internacieco de la Esperanto movado. Plej gravas por mi la similecojn inter homoj ol la malsimilecojn inter kulturoj kaj nacioj.

Hieraŭ mi trovis amuzan eron senditan al la retejo de la BBC:

Esti brita: veturi en germana aŭtomobilo al irlanda trinkejo, trinki belgan bieron, tiam vojaĝi hejmen, laŭvoje aĉeti hindan manĝaĵon, hejme sidi sur svedaj mebloj kaj rigardi usonajn programojn per japana televido.

Kaj la plej brita trajto? Suspekti ĉion eksterlandan.

09/02/2006

interesaj prauloj

Interesas min historio. Aparte socia historio. Tial, mi ekde juna aĝo interesiĝis pri la historio de mia familio.

Mi estas de familio kie oni ofte rakontis historietojn pri la prauloj. Mi kreskiĝis sciante kiuj estis miaj gepraavoj, kion ili faris, kiel ili loĝis. Lastatempe, tamen, mi iom esploradas pli frue en la familiajn radikojn.

Aktuale en Britio, estas interesego pri genealogio, plejparte pro kelkaj televidprogramserioj en kiuj steluloj esploras sian familian historion.

En la jena foto vi vidas mian praavon, James Rees BOWDEN (ĝejmz ris baŭden) kiu vivis de 1857 al 1917. Lia patro, William (Vilhelmo) venis al suda Kimrio al Kardifo de la graflando Devon en sudokcidenta anglio dum la 1840aj jaroj. Vilhelmo laboris kiel tornisto ĉe ŝipfarejo. Dum la 1840aj jaroj, oni konstruis fervojojn al Devon. Sekve, estis malpli da ŝipfarado - produktoj plej ofte transportiĝis enlande per trajnoj anstataŭ per ŝipoj. Tial, Vilhelmo translokiĝis kun sia edzino al Kardifo, kie internacia markomercado en karbo prosperis kaj li sukcesis trovi laboron.

James edziĝis kun Elizabeth en la jaro 1883 kaj ili havis almenaŭ 12 infanojn, inkluzive mian avinon.

07/02/2006

nova hejmo por politikistoj en Kimrio

Hieraŭ, politikistoj en Kimrio ekdebatis en nova konstruaĵo. La Senedd (kimra vorto kiu signifas parlamentejo) troviĝas en la marborda distrikto de Kardifo.

Ekde 1997 kiam stariĝis la Kimra Nacia Asembleo, la politikistoj projekciis novan konstruaĵon kaj finfine, hieraŭ, okazis ilian unuan plenkunsidon en la nova debatĉambro. La Kimra Asembleo havas leĝdonpovon por Kimrio en kelkaj diversaj influsferoj, kvankam multaj el la leĝoj estas ankoraŭ faritaj far la Brita Parlamento en Londono.

La Brita Reĝino oficiale malfermos la konstruaĵon la 1-an de marto.

Estas interesa konstruaĵo kiu enhavas diversajn energiŝparajn elementojn. Ekzemple, la debatĉambro estas lumigita per natura taglumo pre aranĝitaj speguloj. (Estos interese vidi ĉu tiu sistemo bone funkcios sub la griza januara ĉielo en Kimrio).

Pluvakvo (kiun ni abunde havas en Kardifo) oni kolektas sur la tegmento kaj uzas por ĉio krom trinkado. Akvotuboj estas profunde enterigitaj kaj dum la vintro, la tervarmeco varmigas la akvon. Ja estas tre interese kaj mi esperas baldaŭ viziti la ejon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...