Kion vi faros la semajnfinon de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2010? Nenio? Bone. Do venu al Kimrio por la Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la nord-Kimra urbo Llandudno [pr. proks. landidno].Skribu la daton en vian taglibron tuj! Pli da detaloj kaj aliĝilo haveblos baldaŭ.

















