Pasintan semajnon mi prenis ferion, luis aŭton, kaj vojaĝis kun mia patrino al Kent vidi kie laboris niaj prauloj. En la ĉi-suba bildo vi vidas la urbon Yalding [pr. jolding] kie ofte lupol-plukis la familio. La konstruaĵoj en la bildo kun blankaj konusformaj tegmentoj nomiĝas oast-domoj [pr. oŭst]. Tie oni sekigis la lupol-florojn por poste fari bieron.
Fakte frue dum la 20-a jarcento unu 'branĉo' de la familio de mia patrino transloĝiĝis al tiu urbeto Yalding. La patro estis perdinte sian laboron en Londono pro tro militanta socialismo kaj, do, kun sia edzino kaj juna filo marŝis la 117 kilometrojn al ilia nova hejmo.
Ni estis bonŝancaj ke kiam ni vizitis la straton kie pasintece loĝis la pra-onklino de mia patrino, ni eĉ trovis maljunan najbarinon kiu ŝin memoris kaj povis rakonti al ni kelkajn interesaĵojn.
Ankaŭ interese estis la vilaĝa preĝejo. Ni iom ĉirkaŭrigardis ekstere por foti. Kiam ni eniris la preĝejon venis al ni virino demandante ĉu ni deziras pagi kaj supreniri la turon. Fakte mi ne sentis min tre grimpema, sed ni ja pagis niajn 2 pundojn kaj sekvis la ĉiĉeronon al la pinto de la turo.
Ja valoris la penon, ĉar malgraŭ la iom pluva vetero ni povis rigardi la ĉirkaŭajn kampojn kaj pensi pri niaj prauloj kiuj tiom penige tie laboris.
Poste, al la vilaĝa trinkejo, por iom da.... divenu!