Kiel mi lastatempe blogis, Britio multe suferas ĉi-semajno pro terura pluvo kaj inundoj. Nia amiko Beĉjo afable demandis ĉu tiu misvetero tuŝis min. La jenan ligon al fotoj en la Brita ĵurnalo Guardian (pr. gardian, tr. gardanto) li sendas. Nu, ĝis nun, en suda Kimrio ni estis sufiĉe bonŝancaj ne esti tro tuŝitaj pro la inundoj.La retejo de la BBC afiŝis mapon kiu montras la lokojn en Anglio tuŝitaj pro la inundoj. En Kimrio (la okcidenta, grizkolora parto de la mapo ankaŭ ja estas kelkaj lokoj sub akvo. Feliĉe, ĝis nun tio ne tuŝis nin en Kardifo.
Multaj personoj en okcidenta Anglio ankoraŭ estas sen trinkebla akvo kaj la armeo laboras helpi ĉiujn kiuj estas kaptitaj pro la inundoj. Denove pluvas hodiaŭ, do oni timas ke la situacio eble eĉ pli malboniĝos.




