Hodiaŭ mi festas mian 36-an naskiĝtagon. Mi decidis, do, amuzigi vin per la jenaj fotoj! Interese ke en ambaŭ mi provis manĝi. Ankaŭ hodiaŭ mi intencas bone manĝi - mi kunportis dolĉajn pasteĉojn al la labor
ejo por manĝi dum la matena kafpaŭzo kaj postagmeze, konforme al Brita tradicio, mi aĉetos por miaj kunlaborantoj kremkukojn. Ĉi-vespere mi intencas manĝi ĉe greka restoracio kun amiko.Jen, ankaŭ la raporto pri mia naskiĝo kiu aperis en La Brita Esperantisto (tiutempe nomita The British Esperantist).

La kuniklo ĉi tie nomiĝas Kunjo kaj estas la mia ekde mia naskiĝo. Kunjo, do ankaŭ festas datrevenon hodiaŭ. Dum sia vivo Kunjo portis diversajn vestaĵojn, tamen ĉiam, sen escepto, Esperantan insignon. Kunjo ankaŭ ĉeestis pli da Esperantaj kongresoj kaj kunvenoj ol la plej multo da kunikloj!Mi esperas ke vi ĝuas tiun ĉi rigardeton en mian esperantan historion.














